Roskilde 2018 Novaĵletero #3 EO – Elektu vian teamon!

Niaj Karaj Teamanoj,

en la pasinta semajno en Danio ekestis paniko, ĉar… la tuttempaj biletoj por Roskilde Festivalo tre frue kaj subite elvendiĝis! Pro tio vi estas nekredebla bonŝanculo, ĉar dank’ al via subteno de nia teamo vi rajtos partopreni la popularegan festivalon malgraŭ tiu ĵusa ekmanko de biletoj.

Kaj nun du malgrandaj, sed tre gravaj organizaj aferoj:

People-datumbazo

Ni petas vin urĝe registriĝi en People – la ĝenerala datumbazo por volontuloj de ĉiuj teamoj (eĉ se vi ankoraŭ ne sukcesis antaŭpagi). En nia retpaĝo troviĝas malgranda lingva helpilo. Dankon se vi jam eniris la datumbazon, ni vidos vian nomon en ĝi.

Rimarko:
se vi havas aktivan kaj ĝisdatan profilon ĉe People pro via partopreno en la antaŭaj jaroj, vi ne bezonas registriĝi denove. Tamen pli bone certiĝu pri tio. 😉

Elekto de teamoj

Ĉar jam aperis la oficiala horaro de koncertoj, ekde nun vi rajtas antaŭelekti viajn deĵorhorojn. 🙂 La deĵorplano de nia grupo troviĝas ĉi tie.  Memoru – ju pli frue vi antaŭpagis kaj ju pli frue vi sciigos nin pri via teamelekto, des pli kreskas via ŝanco ricevi la plej oprtunajn deĵorhorojn.

Por elekti deĵorojn, trarigardu la planon, komparu ĝin kun la koncerta horaro kaj viaj alven- kaj forirtempoj, kaj sciigu nin retpoŝte al roskildefestivalo@gmail.com pri viaj almenaŭ 3 preferataj teamoj ordigitaj laŭ prioritato. Ni alskribos vin laŭeble al unu de tiuj teamoj kaj antaŭ la festivalo sendos al vi konfirmon.

Kiu elektos sian teamon la unua? La vetkuro eku! Ni atendas viajn rapidaj repsondojn. 🙂

Kore via
Roskilde Esperanto-Teamo

Nia retpaĝo
Aliĝformularo
Facebook-evento
Grupo ĉe Telegram
Presebla / distranĉebla flugfolio por disdoni inter viaj amikoj
Retpaĝo de Roskilde Festival

Dear Teammates,

please register your account in the People general database for volunteers as soon as possible, even if you haven’t managed to pay the deposit yet. In case of any problems, let us know.

Furtermore, please find the timetable of working shifts here. You are supposed to pick 3 of them, put in order of priority and send to us at roskildefestivalo@gmail.com so that we can assign you to one of the sub-teams.

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s