Kiel ekhavi sian brakbendon en Roskilde?
Antaŭ ol oni alvenos al la festivalejo, oni devas mem depreni la festivalan bileton ĉe la Deĵoranta Akceptejo (Medarbejder Check-In). Ĝi troviĝas ĉe punkto 1 en tiu ĉi mapo (Roskilde Handelsskole, Bygning 6, Bakkesvinget 67) kaj estas bone videbla pro grandaj afiŝoj. Vi povas atingi ĝin per buso de la Roskilda stacidomo aŭ promeni ĉirkaŭ 2 kilometrojn. La akcpetejo situas ankoraŭ ekster la festivalejo, en la urbo (Atentu: komence ne prenu la festivalan trajnon, ĉar ne eblas trairi antaŭ ol vi havas vian brakbendon).
Kunportu vian brakbendan dokumenton (ĝin vi havos retpoŝte), sur smartfono aŭ printitan. Atendu en la vico, ĝis vi ekhavos vian brakbendon.
Se vi havus problemojn, alvoku Simonon: (+45) 52227575. Depende de kiom multe okazas pri aliaj aferoj, povas esti, ke vi devos longe atendi ĝis ni povas helpi vin.
Kiel trovi nian bazejon en la festivalejo?
Kontrolu sur la mapo, kie staras la bazejo (punkto 3). Promenu de la urbo, super la aŭtoŝoseo, aliajn 2 kilometrojn – laŭ la mapo. Alia eblo estas preni la buson “Shuttle-bus” al sufiĉe proksima “Entrance West”, ĝi kostas 20 danajn kronojn.
Proksime de la bazejo serĉu verdan Esperanto-flagon. Se pro iu kialo vi ne sukcesis ricevi brakbendon aŭ trovi nin surloke, alvoku Simonon: (+45) 52227575.
Fine vi denove estos kun ni kaj iu montros al vi, kiel ĉio funkcias. Ni donos al vi la specialan brakbendon por la luksa tendaro, kiu situas preskaŭ apud la bazejo (punkto 4), por ke vi povu instaliĝi kaj poste iri al la Pordego 19, kie ni deĵoros (punkto 2).