Dum via partopreno en Roskilde Festivalo ni provizos vin per senpaga varma manĝaĵo almenaŭ unufoje tage. Via helpado por kuiri ĝin estas kaj bonvena kaj ĝenerale tre amuza.
Pro higieno, kostoj kaj facileco, la manĝaĵo estas vegana, tamen en la festivalejo eblas aĉeti viandajn manĝaĵojn.
Se vi laboros ankaŭ dum la manĝotempo, ni zorgos, ke vi havu sufiĉe plenan stomakon ĉiam dum la festivalo, per tio ke ni liveros manĝpakaĵojn.