- Kia estas minimuma daŭro de mia partopreno en Roskilde?
Vi ne devas resti nepre la tutan tempon, kvankam ni rekomendas tion. Notu, ke plej gravas la kernaj 4 labortagoj, kiam okazas la grandaj koncertoj, t.e. de merkredo ĝis sabato – ni atendas, ke vi estos tiam disponebla por deĵori laŭ via elektita plano. Ankaŭ grava estas partopreno en trejnado pri deĵoroj, kiu okazas marde.
Partopreno pli longa ol 4-taga estas ne nur ebla, sed eĉ rekomendinda. Vi estas bonvena alveni jam kelkajn tagojn pli frue por helpi al ni starigi la bazejon kaj organiziĝi, simile resti pli longe por helpi malkonstrui ĉion post la festivalo. Memoru, ju pli longe vi restos, des pli vi profitos la etoson!
- Ĉu ĉiuj teamanoj devas manĝi nur vegane?
Komunaj manĝoj sen aldonaj kostoj estas granda avantaĝo de nia teamo. De nia komuna buĝeto ni aĉetas bonkvalitajn ingrediencojn por kuiri plenvalorajn pladojn en la kuirejo instalata en nia ĉefa bazeja tendego. Kompreneble, se vi pro iu kialo ne emas foje helpi ĉe la kuirado aŭ vi preferas aliajn manĝstilojn, vi povas senprobleme manĝigi vin memzorge, ekz. en la festivalejo, kie troviĝas diversspecaj publikaj manĝejoj.
- Ĉu mi prenu propran festivalan ekipaĵon?
Dum pli ol 10 jaroj ni amasigis multajn uzitajn, sed entute daŭre uzeblajn aĵojn (ĉefe tendojn, dormosakojn, plastajn matojn). Ilia nombro estas tamen ja limigita. Ĝenerala principo estas tia, ke vi rezervas tiujn ekipaĵarojn per rimarko en la aliĝilo. Ankaŭ frua alveno rajtigos vin pruntepreni tiujn objektojn kun pli granda certeco.
Memoriga listo de aliaj utilaĵoj:
– gumbotoj,
– pluvjako kun kapuĉo / aliaj pluvŝirmiloj,
– varmaj vestaĵoj,
– sunokulvitroj,
– sunkremo.
- Kiam kaj de kie mi ekscios detale, kion fari en mia laborloko?
Vi ekscios tion surloke dum konciza trejnado fare de niaj spertaj teamanoj, kiu okazos marde, do unu tagon antaŭ la grandaj koncertoj.
- Ni laboros ĉefe kun danoj. Ĉu tiuokaze mi devos paroli en la dana?
Prave, ke la plejmulto de la festivalanoj estos danoj. Nia tasko estos ne nur kontrolado de iliaj enirrajtoj kaj veturpermesoj, sed ankaŭ informado, precipe pri la vojo aŭ objektoj situantaj en nia ĉirkaŭaĵo. Pro tio en ĉiu subteamo / laborskipo estos almenaŭ unu danparolanto, kiu helpos solvi eventualajn problemojn kaj povos komuniki ilin al pli faripovaj instancoj (medicina helpo, sekureco). Bonŝance, sufiĉe granda parto de Danoj efike komunikiĝas en la angla, kio certe faciligas la aferojn. Sed tio ne signifas, ke estas devo, ke vi nepre parolu flue ian ajn fremdligvon krom Esperanto. Nia pordgardista tasko estis planita jam kun konsidero de la organiza formo de nia internacia temo.
- Kion signifas loko en „la luksa tendaro”?
Nia loĝtendaro estas dismetata sur aparta kampo por volontuloj (sur herba piedpilkejo). Ĝi havas plurajn avantaĝojn super la komunaj festivalaj kampoj – la volontula brakbendo rajtigas vin interalie al senpagaj:
– varmaj duŝoj en apuda sportejo, alireblaj 24-hore,
– deponejo por valoraĵoj,
– multnombraj apartaj necesejoj kun fluanta akvo.
Krom tio, la loko estas pli trankvila kaj pli pura ol la senpaga tendejo, ĉar ĝi ne situas rekte apud scenejoj – ĝi estas tutcerte pli bona ripozejo post laboro.
- Ni gardas la festivalajn pordojn, sed ni ne estas profesiaj gardistoj. Ĉu la festivalo estas do entute sekura?
La sekureco de la festivalo estas alta. Nia gardista laboro estas aldono al pli avancitaj servoj de sekureco fare de profesiaj gardistoj kaj policistoj, kiuj havas superrigardon de la festivalejo kaj rapide reagas al potencialaj danĝeroj. Ni restas en daŭra radia kontakto kun tiuj pli altrangaj servoj.