KIO?

Dana Esperantista Junulara Organizo ekde 2007 partoprenas en Roskilde Festivalo, unu el la plej grandaj muzikfestivaloj de norda Eŭropo.  Nia partopreno funkcias tiel ke ni kiel asocio deĵoras por la festivalo, farante ian servon kiu utilas al la festivalo.  Kontraŭ tio niaj deĵorantoj ricevas senpagan bileton por la festivalo, kio alie kostas sufiĉe multe (ĉ. €260 ekde 2015).  Ankaŭ nia asocio ricevas pagon kontraŭ la deĵoro, kaj ni uzas la plejparton de tiu sumo por krei tre favorajn kondiĉojn por niaj karaj kunfestivalanoj.  Ekzemple ni konstruas grandan bazon en aparta loko fermita al la publiko kaj tie ni kuiras kaj manĝas kune.  Kutime ni aĉetas manĝon por ĉiuj dum la tuta festivalo.

Estas multaj taskoj kiujn eblas fari por la festivalo.  Dum la jaroj ni havis redonbudon, kontrolis brakbendojn ĉe pordegoj, patrolis ludparkon kaj havis etan manĝbudon.  Venontjare (2023) ni plej verŝajne denove servos kiel pordistoj-kontrolistoj.

La Pordego 19 plenaj de gajaj partoprenantoj dum la malfermo en 2016

Krom kontrolado ĉe la enirejoj ni devus preti respondi iujn ajn demandojn kiujn la festivalanoj havas, pri direktoj aŭ festivalaj praktikaĵoj. Ni servas ankaŭ kiel la okuloj kaj oreloj de pli gravaj servoj de la festivalo, tio estas purigado, sekureco kaj medicina helpo. Ĝenerale ni ne devas mem rekte agi pri tiuj aferoj, sed ni devas raporti pere de radio kio okazas en nia posteno. Pro la uzado de radio, niaj teamoj ĉiam enhavas unu danparolanton.

Por plenumi ĉiujn niajn taskojn ni bezonas vian helpon. Ni invitas esperantistojn el la tuta mondo por senpage festi kun ni kaj realigi la revon. Tio signifas kelkajn deĵorojn, kroman helpon ekster tiuj horoj, sed ankaŭ senpagan aliron al grandega muzikfestivalo kun famegaj artistoj, senpagan loĝadon kaj altkvalitan manĝon dum la tuta semajno, kaj ĉefe unikan etoson en grupo de spertaj festemuloj.

Tio ĉi estas bonega ŝanco por amuziĝi, uzi kaj montri esperanton al 100 000 homoj dum tuta semajno. Ni uzos Esperanton kiel laborlingvon en profesia medio, kaj la restanta profito restos en la movado, por sekvaj festivaloj, por KEF aŭ por nia gepatra asocio.

DSCF2842 (2)

Google+

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s