Aliĝilo

Ĉu vi venos al Roskilde Festivalo? Bonege!

Mallonge, jen al kio vi aliĝas

  • 24 horoj da laboro en amuza teamo jes
  • deponmono: 30
  • aparata, luksa tendaro por volontuloj 0€
  • vegetara/vegana manĝaĵo 0€
  • loĝado en komuna tendo 0€
  • internacia vespero ne
  • akceptejo ne
  • ĉiam festo jes
  • tuttempe laŭta muziko jes
  • 65-opa teamo kun multaj esperantistoj jes
  • pli ol 100.000 aliaj homoj jes

Por aliĝi bonvolu plenigi la formularon  Roskilde – aliĝilo 2023 – dankon!

Se vi havas apartajn demandojn, skribu al roskildefestivalo@gmail.com.

Gravaĵoj

  1. Post kiam ni ricevos vian aliĝon, bonvolu pagi la antaŭpagon – post via pago ni enmetos vian nomon sur la liston de aliĝintoj kun rimarko pri sukcesa antaŭpago, kaj ekde tiam vi tutcerte havos lokon en la teamo.
  2. Kiam la festivalo pli proksimiĝos, ni petos per retpoŝto vian konfirmon pri partoprenado.
  3. Kontraŭ via brakbendo al la festivalo vi devos labori 27 horojn por la festivalo, kaj helpi kuiri/purigi por nia teamo en la bazejo, se vi volas senpagan manĝadon.
  4. Gravas, ke vi TUJ informu nin, se vi tamen ne povos veni. La liberaj lokoj estas limigitaj.
  5. Sed plej grave… vi promesu kunporti vian plej bonan humoron! 🙂

Pag-maniero

Pagi ni rekomendas pere de la servo PayPal (www.paypal.com) al la adreso roskildefestivalo@gmail.com.

En PayPal vi registriĝas senpage kaj povas ĝiri monon de via subkonto ĉe PayPal al la subkonto de nia Organiza Teamo (roskildefestivalo@gmail.com). Tiel ni evitas sufiĉe grandajn krompagojn de kutimaj internaciaj ĝiroj.

Al via PayPal-subkonto vi ĝiras monon de via bankokonto.

Bonvolu atenti, ke dum ĝirado vi elektu la eblon “privata transfero”, kiel por amikoj.

Registriĝo en People-sistemo

Post kiam vi antaŭpagis kaj certigis al si lokon en la teamo, necesas ankoraŭ registriĝi en la oficiala sistemo de volontuloj, ĉi-tie: People-vol.

People estas ĝenerala festivala datumbazo por volontuloj de ĉiuj teamoj. Oni devas enmeti verajn, ĝisdatajn datumojn por krei konton, se oni ankoraŭ ne partoprenis en la pasintaj jaroj.

Ĉar parto de la formularo estas en la dana, ni pretigis por vi etan helpilon:

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s