Kontraŭ 24 horoj da laboro dum la festivalo ni provizos al vi:
-
senpagan enirbileton (kutima enirbileto kostas 1910 DKK = 256.26 EUR)
-
matracon kaj dormosakon, se vi petos sufiĉe frue
-
bonegan etoson!
Aliĝo
Vizoj
Ankaŭ ĉi-jare ni devigas ĉiujn partoprenantojn mem prizorgi vizon por si. Vi certe povas interparoli kun ni pri tio, sed ni ne havas organizajn fortojn por skribi invitleterojn kaj prizorgi vizojn por ĉiuj.
Kontakto
Vi povas ĉiam kontakti nin per retpoŝto: roskildefestivalo@gmail.com
Novaĵoj de Roskilde Festival
La plej freŝajn novaĵojn en la angla vi trovos en la oficiala hejmpaĝo de Roskilde Festivalo.