Roskilde 2018 Novaĵletero #2 EO

Karaj Roskilde-amikoj,

ni treege feliĉas pri tiuj el vi, kiuj pretas baldaŭ subteni nian gajan teamon!

Kio okazas ĉe vi? Ĉar ĉe ni daŭras intensaj preparoj al la festivalo. Ekde la lasta fojo, kiam ni skribis, al la teamo aldoniĝis novaj membroj– eble viaj amikoj? Trovu ilin kaj samtempe kontrolu vian nomon sur la paĝo pri aliĝintoj. La aliĝintoj kun certa loko en la teamo havas stelon ĉe la nomo – tio estas la konfirmo, ke via pago sukcese venis al ni. Gratulon, se vi jam ekhavis tian stelon!

/home/j/slet/simono_gert_flu.jpgsimono_gert_flu

Kaj jen la ĝisdata listo de la Roskildaj steluloj. Ĉu de la lasta tempo aperis iu nova? Eble jam nun vi prenu papereton kaj notu, kiam okazos la koncertoj viaj plej ŝatataj artistoj!

Ĝeneralaj informoj

Unue, memoru antaŭpagi, se vi ankoraŭ ne faris tion. Tio estas necesa por rezervi lokon en la teamo. Kaze de iaj ajn teknikaj problemoj, skribu.

Se via loko en la teamo estas certa, vi registriĝu en People – la ĝenerala datumbazo por volontuloj de ĉiuj teamoj:

Jen malgranda helpilo (sube de la paĝo en la ligilo).

Nia retpaĝo ekhavis novan rubrikon pri oftaj demandoj, kiu helpos klarigi viajn dubojn. Bonvolu legi ĝin kaj respondi al tiu ĉi mesaĝo, se restas ankoraŭ io klarigenda. Pri tio ni petas precipe niajn novajn teamanojn. 🙂

Loĝigo

Nuntempe ni negocas kun la Festivalo por havi nian bazejon kiel eble plej proksime al la tendaro kaj en malgranda distanco de la laborejo. Tio signifus, ke ni ne devus kuri trans la tuta festivalejo!

Labortipo

Nia laborformo estis jam konfirmita: ni laboros 3-foje po 8 horoj en la tagoj 4-7.07.2018 (tagoj de grandaj koncertoj). Se vi jam antaŭpagis, via ŝanco por rezervi  oportunan labortempon estas alta. Tiumaniere vi rajtos plani vian liberan tempon tiam, kiam estos la plej spektindaj koncertoj.

Ni estas certaj, ke ankoraŭfoje ni komune faros la festivalon mojosa! 😀

Kore via
Roskilde Esperanto-Teamo

Nia retpaĝo
Aliĝformularo
Facebook-evento
Grupo ĉe Telegram
Presebla / distranĉebla flugfolio por disdoni inter viaj amikoj
Retpaĝo de Roskilde Festival

(If you cannot understand this Esperanto message yet, ask you Esperanto friend for help or contact us at roskildefestivalo@gmail.com)

Komenti