Roskilde 2017 Novaĵletero #1

Dankon pro ĉiuj ĝisnunaj aliĝoj!

 

Ĉi-jare ni jam scias, ke ni devas prizorgi la pordegon 19.

Tiuj, kiuj partoprenis pasintjare, jam konas la laboron.

Estas facila laboro – ni devas kontroli la homojn, kiam ili eniros la festivalejon. Kaj samtempe ni devas iomete gvidi la trafikon.

 

Ni bezonas ĉirkaŭ 70 homojn.

Ĝuste nun ni estas 29 homoj el kiuj 26 estas Esperanto-parolantoj!

Jen la aktuala listo de aliĝintoj.

Ni deziras, ke ĉi-jare Esperanto estu la ĉeflingvo – do invitu viajn amikojn.

Informu ilin en Fejsbuko, Guglo+, Instagramo kaj aliaj sociaj retoj per la ligilo: http://roskildefestivalo.dk/

Denove ni faras instruadon al novuloj, por ke ili lernu Esperanton.

Do vi estas bonvena inviti homojn, kiuj ŝatus eklerni Esperanton.

La instruado okazos dum la antaŭtagmezo.

Kiel ion novan, ni planas fari aktivaĵojn por ni kune dum la posttagmezoj/vesperoj, antaŭ la muzikaj tagoj.

Ne hezitu kontakti nin, se vi ankoraŭ havas demandojn. Ĉiujn plej gravajn informojn vi trovos en
http://roskildefestivalo.dk/.

Rokume

La Roskilda Teamo

Komenti