Por veganoj kaj vegetaranoj
Bonvenon al vi, karaj!
Vi povos ĝui ĉe ni senviandajn manĝojn, kiujn ni ĉiutage kuiros komune sub gvido de sperta vegana kuiristo.
Kial ni kuiras ĝuste vegane?
- Vegana manĝo taŭgas por ĉiuj.
- Legomaj pladoj estas sanaj kaj oportunkostaj.
- Legomoj tenas sin multe pli longe ol viando sen fridujo.
Ni klopodas, ke ĉiu plado estu plenvalora kaj ke ĝi variu de tago al tago.
Ĉu vi havas veganajn amikojn? Informu ilin pri nia festivala teamo kaj vi ĉiuj venu kune al Roskilde. 🙂