Novaĵleteroj

Roskilde 2018 Novaĵletero #2 EO

Karaj Roskilde-amikoj,

ni treege feliĉas pri tiuj el vi, kiuj pretas baldaŭ subteni nian gajan teamon!

Kio okazas ĉe vi? Ĉar ĉe ni daŭras intensaj preparoj al la festivalo. Ekde la lasta fojo, kiam ni skribis, al la teamo aldoniĝis novaj membroj– eble viaj amikoj? Trovu ilin kaj samtempe kontrolu vian nomon sur la paĝo pri aliĝintoj. La aliĝintoj kun certa loko en la teamo havas stelon ĉe la nomo – tio estas la konfirmo, ke via pago sukcese venis al ni. Gratulon, se vi jam ekhavis tian stelon!

/home/j/slet/simono_gert_flu.jpgsimono_gert_flu

Kaj jen la ĝisdata listo de la Roskildaj steluloj. Ĉu de la lasta tempo aperis iu nova? Eble jam nun vi prenu papereton kaj notu, kiam okazos la koncertoj viaj plej ŝatataj artistoj!

Ĝeneralaj informoj

Unue, memoru antaŭpagi, se vi ankoraŭ ne faris tion. Tio estas necesa por rezervi lokon en la teamo. Kaze de iaj ajn teknikaj problemoj, skribu.

Se via loko en la teamo estas certa, vi registriĝu en People – la ĝenerala datumbazo por volontuloj de ĉiuj teamoj:

Jen malgranda helpilo (sube de la paĝo en la ligilo).

Nia retpaĝo ekhavis novan rubrikon pri oftaj demandoj, kiu helpos klarigi viajn dubojn. Bonvolu legi ĝin kaj respondi al tiu ĉi mesaĝo, se restas ankoraŭ io klarigenda. Pri tio ni petas precipe niajn novajn teamanojn. 🙂

Loĝigo

Nuntempe ni negocas kun la Festivalo por havi nian bazejon kiel eble plej proksime al la tendaro kaj en malgranda distanco de la laborejo. Tio signifus, ke ni ne devus kuri trans la tuta festivalejo!

Labortipo

Nia laborformo estis jam konfirmita: ni laboros 3-foje po 8 horoj en la tagoj 4-7.07.2018 (tagoj de grandaj koncertoj). Se vi jam antaŭpagis, via ŝanco por rezervi  oportunan labortempon estas alta. Tiumaniere vi rajtos plani vian liberan tempon tiam, kiam estos la plej spektindaj koncertoj.

Ni estas certaj, ke ankoraŭfoje ni komune faros la festivalon mojosa! 😀

Kore via
Roskilde Esperanto-Teamo

Nia retpaĝo
Aliĝformularo
Facebook-evento
Grupo ĉe Telegram
Presebla / distranĉebla flugfolio por disdoni inter viaj amikoj
Retpaĝo de Roskilde Festival

(If you cannot understand this Esperanto message yet, ask you Esperanto friend for help or contact us at roskildefestivalo@gmail.com)

Roskilde 2018 Novaĵletero #1 EO

(Kopio de la unua mesaĝo sendita retpoŝte)
Hej, nia sperta Roskilde-partoprenanto!

Kiel vi? 🙂 Grandan dankon, ke vi estis parto de nia teamo en la pasinteco. Ĝuste pro tio ni skribas al vi, ĉar…. la Roskilde Festivalo okazos denove!

En 2018 venos tre eminentaj, spektindaj muzikistoj kiel Eminem, Gorillaz, Nine Inch Nails, Bruno Mars, David Byrne, Khalid  kaj multaj aliaj.
Ni denove gardos pordegon 19 – sed la tasko estas eĉ pli facila, ĉar ĉi-jare ni nur devas kontroli brakbendojn. Aliaj zorgas pri korposerĉado.
Prenu iom da tempo por rememori la bonajn travivaĵojn de la pasintaj festivaloj kaj ĝuu la belan fotoalbumo de Roskilde Festivalo 2017 kaj la Jutuban filmon.
 
Kion vi atendas? Tuj aliĝu … kaj kunportu viajn amikojn 🙂
En la bazejo kaj en la laborejo ni parolas ĉefe Esperanton.
Por tiuj kiuj ne parolas Esperanton ni havas kurson de Esperanto (se vi havas lernolibron kiun vi volas fordonaci al komencantoj ni estus dankemaj).
Ĝeneralaj informoj
Dato (tuta festivalo):
30.06-8.07.2018  (sed vi povas alveni jam ekde la 23a de junio)

Tagoj de grandaj koncertoj kaj laboro:
4-7.07.2018 (de merkredo ĝis sabato nokte)

Eĉ se vi ne povos partopreni la tutan festivalperiodon vi estas same bonvena, simple elektu viajn disponeblajn tagojn en la aliĝilo. Ni provos fari la deĵorplanon al viaj bezonoj. Se vi volas alveni antaŭ la festivalo aŭ resti ankoraŭ post ĝi, sciigu nin, tio eblas (kaj utilas por la teamo!).

Labortipo
Sama aŭ analoga al la pasintjara kaj antaŭpasintjara:
– kontrolado de brakbendoj, veturpermesiloj (faciligo: sen korpotraserĉado),
– ni laboros teame en la sama loko = granda komforto,
– plej verŝajne ĉiu deĵoros 3-foje po ĉ. 8-9 horoj – ankoraŭ klarigenda.

Atentu! Pro eksteraj kialoj, ĉi-jare la nombro de niaj laborlokoj estas iomete pli limigita ol pasintjare – do ne prokrastu la aliĝon ĝis la lasta momento, se vi volas okupi la plej konvenajn deĵortempojn!

Loĝigo kaj manĝigo
Kiel kutime:
– loĝloko en la luksa tendaro kostas 32 € pagendaj per Paypal,
– manĝoj (veganaj propramane kuirataj): senpage.

Do… ĉu vi jam ekemis denove partopreni kaj festi kun ni ĉi-somere?

Ni atendas ĉian ajn informon de vi: ĉu aliĝon, ĉu demandon, ĉu salutmesaĝon. 🙂

Kore via
Roskilde Esperanto-Teamo

Rapidaj ligiloj:
Nia retpaĝo
Aliĝformularo
Facebook-evento
Presebla / distranĉebla flugfolio por disdoni inter viaj amikoj
Retpaĝo de Roskilde Festival

Novaĵletero / nyhedsbrev #7

Resaluton!

Tuj antaŭ la festivalo ni volas informi vin pri ankoraŭ kelkaj etaj teknikaj solvoj, kiuj certe faciligos vian alvenon.

Tenda sistemo

Se vi havas pezan pakaĵon, bonvolu iri post akceptiĝo en “Check-in” unue al nia tendaro proksime al la ventomuelilo, kaj ne rekte al la bazejo. Ankaŭ se via pakaĵo ne tre pezas, vi povas unue iri elekti tendon. Ekde vi trovos la karakterizan tendon de Simono (sur la foto), vi estos en la ĝusta loko (kontrolu ĉi-tie sur la mapo kun vojpriskribo).

Se en la tendejo estos iu de la organiza teamo, tiu persono helpos al vi elekti tendon. Se momente neniu ĉeestos, vi rajtas lasi viajn pli grandajn pakaĵojn en la tendo de Simono (granda, ronda tendo kun pinto) por poste transmeti ĝin en vian tendon, pri kies elekto ni helpos al vi.

Nokte ni ne okupiĝos pri disponigado de lokoj en tendoj, do ekdormu en kiu ajn de niaj liberaj tendoj kaj venu al ni matene.

Ni enkondukis ankaŭ “memservan” metodon por trovi tendon por si, eĉ frue matene kaj malfrue nokte. Ĉiu de niaj tendoj havas glubendon sur si,  kaj tie legeblas nomo de persono jam loĝanta ene. Vi povas aliĝi al tiu persono, se li aŭ ŝi konsentas. Se estas neniu surskribo, la tendo estas libera kaj vi rajtas ekokupi ĝin la unua. Nur ne forgesu alskribi vian nomon sur la glubendon. Skribilo troviĝos ĉiam en la tendo de Simon.  Poste informu nin, en kiu tendo vi loĝos.

Resume: pli gravas, ke vi havas dormlokon, ol ke vi tuj akceptiĝas en nia bazejo. Vi rajtas akceptiĝi ĉe ni poste (se vi venas meze de nokto, trovu nin  matene, ĉar nokte neniu deĵoros en la bazejo).

La konsilinda sinsekvo estas do: akceptiĝi ĉe Check-in, iri al la tendaro lasi la pakaĵojn, iri al nia bazejo por akceptiĝi en la teamo, reveni al la tendejo por ekloĝi en sia tendo.

BRAKBENDOJ – TRE GRAVA INFORMO

Vi ricevas vian brakbendon nur unufoje. Se ĝi rompiĝos, nepre NE FORĴETU ĜIN, sed tenu ĉe vi. Rompita brakbendo povas esti senprobleme anstataŭita per nova en la akceptejo. Se vi ne havos ian ajn brakbendon, vi ne plu rajtos eniri la festivalejon kaj neniu faros escepton por vi. Kiam vi rimarkos, ke estas danĝero de rompiĝo, tuj reagu kaj faru ion ajn por ne perdi ĝin por ĉiam. Kaj kompreneble iru tuj al la akceptejo por ricevi novan.

Sekureckurso

Ni ankoraŭ ne registris multajn personojn, kiuj trapasis la kurson kaj ricevis atestilon. Bonvolu ne prokrasti tion, ĉar povos esti malfacile fari la kurson surloke per pli malrapida interreto.

Valoraĵoj

Kiel skribite antaŭe, ni havos nian sekuran keston por valoraĵoj. Tamen ni ne garantias, ke oni ĉiam povos aliri ĝin rapide. Pro tio ni rekomendas uzi ankaŭ komunan gardejon de valoraĵoj en la deĵoranta tendaro, pri kiu okupiĝas festivalaj volontuloj – tiam vi povos depreni ekz. vian saĝtelefonon eĉ meze de nokto.

Aliaj utilaj informoj

Informa libreto por volontuloj (en la angla)

Mapo de la festivalejo

Kore,
via Roskilde Esperanto-Teamo
(Mariusz, Jacob, Preben, Rasmuso, Gert, Flu, Simono, Kimo, Saŝa kaj aliaj)

English summary

Just a last-minute update.

Firstly, it is more important that you leave your luggage and find your tent to sleep in our volunteer camp than to get accepted at our base – especially if you arrive at a time when nobody of us is there at the tents. Our tents are marked with names written on pieces of tape. You can simply find a free one and put your name on it. The luggage can be left in the biggest round tent – compare with point 2 on the route description.

Secondly, please DO NOT EVER THROW YOUR WRISTBAND OUT when it falls off. In such case, you are not going to receive another one. If you see that it is getting broken, you have to keep it at any cost! Then of course go to the Check-in to get a new one.

Information sources:

Volunteer’s booklet

Festival map

Dansk

Kære alle,

sidste opdatering:

hvis du bor hos os på medarbejdercamp, kan du forlade din bagage i det store telt først, for at ikke bære det til basen – kig på kortet med vejledninger.

Og en viktig information til: hvis du taber dit armbånd, så får du ikke et nyt. Du skal alltid BEVARE DET ØDELAGTE ARMBÅND og hente det til Check-in så hurtigt som muligt.

Viktige resurser:

“Værd at vide” bogen på dansk

Festivalens kort

Hilsen,

Mariusz og resten af holdet

Novaĵletero / nyhedsbrev #6

(dansk nedenfor / english below)

Saluton!

Nun Roskilde 2017 vere staras sur la sojlo. Niaj tendaro kaj bazejo estis jam firme metitaj sur Roskildaj festivalaj kampoj kaj atendas vian alvenon post kelkaj tagoj!

Feliĉe la lastaj aĉeteblaj biletoj forvendiĝis marde.  Tio signifas ke multaj pli homoj iĝas volontuloj kaj tiel ni plenumos nian teamon dum la venonta semajno.

En tiu ĉi novaĵletero ni donas al vi solidan porcion de gravaj informoj.

Sekurec-kurso

Ĉiun jaron oni devas pasi koncizan interretan kurson pri deĵorado.

La kurso estas nun disponebla en la angla. En la retpaĝo rfelearning.dk vi devas unue krei uzantokonton, enmeti vian retpoŝtadreson ktp. Post kiam vi ensalutos, elektu ‘voluntary work RF2017‘. La pasvorto al la kurso (“enrolment key”) estas “esp”. Por nia teamo plej gravas la parto Access, gates and barriers. Post sukcesa trapaso de kurso vi ricevos atestilon – konservu ĝin.

Notu, ke la anglaligva kurso estas iom malnova – kvankam ĝi estas ampleksa, ĝi enhavas nur bazajn informojn. Pro tio ni ankoraŭ surloke ĝisdatigos kaj ripetos la plej gravaj punktojn, kiuj rilatas specife al niaj taskoj pri kontrolado de homoj en la pordegoj.

Se vi estas danparolanto, vi devas same registriĝi ĉe http://www.rfelearning.dk/ kaj trapasi la kurson “Gæster og sikkerhed” anstataŭ “Voluntary work”.

Biletoj kaj alveno

Se vi ankoraŭ ne rigardis tie, legu pri la alveno al la festivalejo. Ni volus aldoni, ke la personan bileton kun kodo, kiun vi devos montri en la akceptejo, vi ricevos de ni ankoraŭ ĉi-semajne, antaŭ via alveno. Vi montros tiun paperon kune kun via identeckarto por ricevi la brakbendojn. Vi ekhavos du brakbendojn: la unuan por la festivalo kaj la duan por la deĵoranta tendaro.

Vi iru al la bazejo, por ke ni salutu vin kaj aranĝu vian lokon en la tendaro.  Jen mapo kun detalaj instrukcioj.

Programo

Jen la ligilo: RF17 Programo

Enskribu en la kolumno N:
– vian atendatan alventempon kaj
– kiujn muzikajn grupojn vi planas/deziras aŭdi.

Informa libreto

Kiel deĵoranto, vi devus koni respondojn al multaj praktikaj demandoj de la festivalaj gastoj. Surloke vi ricevos libreton “Valoras scii” (en la angla), kiu enhavos ĉiujn necesajn informojn. Oni rekomendas porti ĝin ĉiam ĉe si. Jam nun vi povas trarigardi ĝian retan version.

Vestaĵoj

Ĉar ni estas plejparto de tempo sub la ĉielo, tre indas kunporti bonajn vestaĵojn.  Noktoj povas malvarmi iom (10-15C), vento kaj pluvo ankaŭ povas malvarmi.  Nu, ni kutime bonŝancas kun bela vetero, sed pli bone pripariĝu pri malbona vetero.  Aliflanke sunkremo kaj banvestaĵoj ankaŭ utilas!

Valoraĵoj

La organizantoj havas ŝloseblan kesteton en la bazejo. Vi povos tie lasi ekz. pasporton, telefonon, tabulkomputilojn k.s., kiujn vi ne bezonos dum pluraj tagoj.

Komuna fotoalbumo

Kelkaj teamanoj jam vizitis la festivalejon por tre frue starigi la bazejon kaj tendaron. Vidu tion en la komuna fotoalbumo.

Ni invitas vin aldoni foton ankaŭ de vi mem!

(jen la fotoalbumo de RF16)

Kore,
via Roskilde Esperanto-Teamo
(Mariusz, Jacob, Preben, Rasmuso, Gert, Flu, Simono, Kimo, Saŝa kaj aliaj)

 

English summary

At the dawn of Roskilde 2017 we have a solid portion of information for you.

Please register on the website  rfelearning.dk, log in and do the course ‘voluntary work RF2017‘. The enrolment key is “esp”. Mind especially the Access, gates and barriers part. Keep the certificate that you will have received. If you speak Danish, do the course called “Gæster og sikkerhed” instead.

Later in this week you are going to receive a personalized entry ticket for the festival which you will need to show at the Check-in. Then you are going to receive two wristbands: one for the general entry and a second for the volunteer camping. You would better arrive at our base before setting up at the camping place, though.

There will be a possibility to let your valuables in a safe box in our base.

Here is the pdf version of the volunteer booklet that is going to be your main source of information  at your workplace.

Here you can find our recent photo gallery.

Dansk

Kære alle,

Så er den sidste billet til Roskilde Festival blevet solgt. Der er udsolgt 🙂

Men… vi har stadig ledige pladser som frivillige ved port 19. Hvis du kender nogle pålidelige folk, der gerne vil være med så send dem forbi http://esperantoungdom.dk/ . På forhånd tusind tak for hjælpen 🙂

Vær med i fores fotoalbum! Vi opdaterer det løbende her  bidrag gerne med billeder fra festivalen.

Husk at du skal gennemføre e-kurset “Gæster og sikkerhed”  i  rfelearning.dk – vi beder dig gøre det senest på søndag – vælg ‘Esperantoholdet DEJO’ som forening. Certifikatet (PDF’en eller bare koden – den ser ud som trkbdBayS6) sendes til os.

For at nå frem til os kan du følge punkt 1 til 4 på kortet her. Medarbejdercamp er på punkt 2 og vores base er på punkt 4/Bazejo – vi regner med at du kommer forbi basen og hilser kort efter at du er ankommet til festivalen.

 

Mange sommerhilsner

Jacob og resten af holdet

Novaĵletero #5

(dansk nedenfor / english below)

Karaj Roskildanoj!

Restas nur 2 semajnoj de senpacienca atendado por la festivalo. Hodiaŭ ni prezentas tre gravan informon por vi – la detalan tempoplanon. Ĝi estos daŭre aktualigata, do bonvolu kontroli ĝin de tempo al tempo.

Vi eltrovos el ĝi:

– en kiu teamo vi laboros kaj kiu laboros kun vi,
– kiam okazos la Esperanto-kurso,
– kiaj estas proponoj por la libera tempo kaj en kiuj tagoj,
– kiam vi venu al deviga kurso pri deĵorado.

Jen la ligilo: RF17 Programo

En la dokumento, la kolumno „O” restas por viaj komentoj. Vi havas rajton redakti ĝin. Se vi jam nun ekvidos, ke vi volos ŝanĝi iun deĵoron aŭ demandi pri iu aranĝo, skribu komenton en tiu kolumno (sed ne redaktu la aliajn kolumnojn mem).

Sur la dua langeto de la programo vi havas superrigardon de viaj deĵoroj.

Vi eble rimarkos, ke restas ankoraŭ liberaj lokoj en la teamoj. Tio signifas, ke se ne troviĝos pli da Esperanto-parolantoj, ni plenigos tiujn lokojn per danaj volontuloj. Tio funkciis ĉiam tre bone kaj faciligis komunikadon kun la festivalanoj.

Sekurec-kurso

Ĉiun jaron oni devas trapasi interretan kurson pri deĵorado. Por nun, nur la danlingva versio ekzistas. Venos anglalingva versio post nelonge – ni tuj informos vin, kiam tio okazos. Vi devos legi kelkajn informojn kaj eble spekti instruajn filmetojn por akiri etan atestilon pri trapaso de la kurso.

Se vi konas la danan, vi povas jam nun registriĝi kaj fari la kurson:
http://www.rfelearning.dk/  (nur pasi ‘Gæster og sikkerhed’).

Alveno

Aktualaj informoj pri kiel ekhavi brakbendon en Roskilde kaj trovi nin en la festivalejo troviĝas ĉe:https://roskildefestivalo.wordpress.com/alveno/

Kore,
via Roskilde Esperanto-Teamo
(Mariusz, Jacob, Preben, Rasmuso, Gert, Flu, Simono, Kimo, Saŝa kaj aliaj)

 

Dansk

Så er der mindre end 2 uger til Roskilde, og vi glæder os!

Her er al information om vaggtider, hold, tidsplan etc etc: RF17 Programo
Tjek dine tider – vi gør vores bedste for at alle får de tider, de ønsker, men det kan være vi har misset dit ønske.  I kolonne Q kan du skrive kommentarer – skriv her hvis du f.eks. gerne vil bytte en vagt eller organisere noget fælles.

Ved at arbejde med os indgår du Aftale_om_frivillig_indsats_2017 – aftalen underskrives ikke, da du ved at tage imod armbåndet har indgået aftalen og forpligter dig til at overholde den.

Se også ‘Værd af vide’ (udleveres også): VAV_kort_2017.pdf og  VærdAtVide_folder_2017.pdf .

For at nå frem til os kan du følge punkt 1 til 4 på kortet her. Vores base er på punkt 3 – vi regned med at du kommer forbi og hilser kort efter at du er ankommet til festivalen.

Sikkerhedskursus
Du skal tage et sikkerhedskursus  – følg http://www.rfelearning.dk/ –  kun ‘Gæster og sikkerhed’. Husk at registrere os som forening (så kan vi se når du har gennemført det).

 

Vi glæder os til at se dig!

Øvrig info, hvis interesse: Hilsen_fra_RFdirektionen_2017.pdf , Abning_af_Ydre_og_Indre_plads_RF_2017.pdf .

 

 

English summary

Hi again!

The Festival is coming on in two weeks. We have put the whole information about: the line-ups of the teams, activities and important dates into one file. It is going to be kept updated. The column Q in the document is for you to comment freely with your wishes or doubts.
Link: RF17 Programo

Before the festival you will need to do an on-line security course for volunteers. Since there is only Danish version yet, we will let you know as soon as the English one appears.

The information about the arrival details has just been put on:
https://roskildefestivalo.wordpress.com/arrival-2017/

 


La Roskilde Esperanto Teamo

Roskilde 2017 Novaĵletero #4

Gekaraj,

Ni esperas, ke post tri semajnoj ni vidos viajn gajajn vizaĝojn en Danio. Ni babilos en Esperanto, ekkonos novajn amikojn kaj dancos ĝis la nokto-nokto-fin’. Estos mojose, kiel ĉiam!

Certiĝu, ke:

1. Vi pagis la deponmonon (per kiu vi povas ankaŭ mendi lokon en la luksa deĵoranta tendejo).

2. Vi elektis viajn preferatajn teamojn (preskaŭ ĉiuj havis sian unuan elekton)

Notu: La teamoj E kaj F estas jam plenaj, bonvolu elekti el inter la ceteraj.

Dankon al tiuj, kiuj jam plenumis tion!

Nun ni volus fokusiĝi ankaŭ je la libera festivala tempo. Kiel vi povas vidi en la festivala koncertplano:

Koncertplano 24a de junio ĝis 1a de julio 2017.pdf  – jen la ĉiam aktuala plano.

La koncertoj komenciĝas ĉiutage nur posttagmeze, kio signifas, ke matenaj horoj restas liberaj.

En la retpaĝo aperis pro tio nova rubriko, t.e. “Aktivaĵoj”. En ĝi vi trovos proponojn de la aliaj partoprenantoj, kiel pasigi liberan tempon kune en la teamo. Legu pri la unua propono de Alina, kiu ŝatus pretigi paperajn ŝildojn “Senpagaj brakumoj” (= “Free hugs”). Se ne por vi, vi povas fari tian por viaj amikoj. Prenu kun vi nur iom da dikpapero, ŝnureton kaj iajn malgrandajn kolorigilojn al la festivalo. Ekzemplaj fotoj de la ŝildoj troviĝas ĉe
https://roskildefestivalo.wordpress.com/aktivajoj/

La Esperanto-kurso por novuloj okazos ĉiutage de sabato ĝis mardo. La kurson gvidos nia dumlonga instruisto Kim J: henriksen.

Ni proponas ankaŭ aliajn aktivaĵojn antaŭ la muzikaj tagoj, kiel ekzemple: ĵonglado, homfutbalo, kanti kaj ludi muzikon, diversaj tabloludoj / kartludoj, homlupo ktp. (kaj kompreneble ni promenigos nian Esperanto-flagon :-).

Jen la provizora programo:

Dato Horoj Distra kaj eduka programo
sabato

24.06

13-15 Esperanto-kurso (Kimo)
15-17 Tabulludoj ludoj (Kimo)
dimanĉo

25.06

10-12 Esperanto-kurso (Kimo)
13-15 Eksteraj (subĉielaj) ludoj en Esperanto (Kimo)
lundo

26.06

10-12 Esperanto-kurso (Kimo)
13-15 Farado de “free hugs” / “senpagaj brakumoj” ŝildoj (Alina)
mardo

27.06

10-12 Esperanto-kurso (Kimo)
12-13 Instruado pri deĵoroj / Guard instructions
13-14 Interŝanĝo de deĵoroj (evt) / Guard interchange
14-16 Komuna kantado en Esperanto (Kim)
19-21 Supervisorer mødes med sikkerhedsgruppe Indre WEST (danaj supervizoroj)
 

merkredo

28.06

10-12 Esperanto-kurso (Kimo)
12-13 Instruado pri deĵoroj por malfruantoj / Guard instructions for latecomers
13-15 Ludoj kaj ĵonglado en Esperanto (Kimo)
12-20 Deĵoroj komenciĝas

Se vi havas programeron vi kontaktu nin.

Ni daŭre havas lokon por via(j) amiko(j) … invitu ilin tuj por certiĝi, ke ili venos por festi kun ni. Memoru, ke ni ĉefe serĉas Esperantistojn kaj tiujn, kiuj fervore volas lerni la lingvon. Ju pli da Esperanto-parolantoj, des pli bone por la teamo.

Se vi ŝatus pasigi pli da tempo en Skandinavio, tuj post Roskilde okazas KEF – Kultura Esperantokurso en Lesjöfors en Svedio.

Ĉiujn informojn vi trovos en la retpaĝo: https://kef10.wordpress.com/

Kore,
via Roskilde Esperanto-Teamo
(Mariusz, Jacob, Preben, Rasmuso, Gert, Flu, Simono, Kimo, Saŝa kaj aliaj)

P.S.
Just a short summary for non-Esperanto speakers:

We are glad to see you in a short time. Please make sure you have paid the deposit and selected the shifts. The teams E and F are already complete.

In the Esperanto-message above you can find the timetable of activities that are not connected with concerts. Please keep in mind when the guard instructions and, of course, the Esperanto-course for beginners take place.

See you soon!

Roskilde 2017 Novaĵletero #3

Karaj!

Ni esperas, ke via preparado por Roskilde bone progresas. Kaj hodiaŭ ni havas du interesaĵojn por vi.

Unue, ni tre fieras ke la famo de nia festivalo atingis eĉ radion. Pola RetRadio, dumlonga elsendejo de aktualaĵoj de la esperanta mondo, disaŭdigis kelkminutan informon pri nia teamo kaj nia agado en Roskilde. Oni povis aŭdi ankaŭ la Roskildan himnon de Kim J: henriksen!

La elsendo (n-ro 649) estas aŭskultebla ĉi tie:

http://pola-retradio.org/2017/05/e_elsendo-el-la-12-05-2017/

kaj tie ĉi:

https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Dankon al Barbara Pietrzak, la ĉefredaktorino, kaj ŝia redakcia teamo.

Dua informo estas tia, ke jen nun en nia retpaĝo aperis nova rubriko, nomata “Kunvojaĝo”. Temas pri tio, ke oni povas anonci liberan lokon en sia aŭto al aliaj partoprenantoj, kiuj eble veturas de simila direkto.

https://roskildefestivalo.wordpress.com/kunvojago-arriving-together/

Ĝis Roskilde 2017 restas nur unu monato, ĉu vi jam antaŭsentas la mojosan etoson? 🙂

Roskilde 2017 Novaĵletero #2

Saluton denove!

Ĉu vi ĝuste nun pripensas, kiel alveni Roskilden? Aŭ vi scias tion jam delonge?

Ni demandas, ĉar la deĵorplano estas jam preta! Rigardu ĝin en la paĝo:
https://roskildefestivalo.wordpress.com/dejorplano-vagtplan-shift-schedule/
En la pdf-dokumento vi trovos ĉiujn instrukciojn.

Ni petas vin respondi al tiu ĉi mesaĝo antaŭ la 10 festivalaj tagoj – skribu viajn preferatajn 3 teamojn. Kompreneble, vi laboros nur en unu el ili. Ni rememorigas, ke niaj plej gravaj labortagoj, do tiuj, kiam okazos koncertoj, estas 28.06-1.07.

Ni petas tiujn, kiuj ankoraŭ ne pagis la kotizon, fari tion.

Tiuj, kiuj jam pagis, havos prioritaton en la elektado de la laborskipoj.

Se vi havus demandojn rilate al ia ajn organiza afero, skribu al ni retpoŝte. Ni volus, ke ĉiuj venu jam tute pretaj por muzikumi, labori, amikumi, tendumi kaj fari ĉion, kion faras feliĉa homo dum festivalo.

Cetere, ni jam aĉetis kokos-oleon, per kiu ni komune kuiros. Vi ŝatas tian, ĉu? 🙂

ENGLISH
Hello again!

Are you thinking right now how to get to Roskilde? Or you have known it for long?

We ask it because the shift schedule is ready! Please look it through on the page:
https://roskildefestivalo.wordpress.com/dejorplano-vagtplan-shift-schedule/
All the instructions are given in the pdf-document.

We kindly ask you to respond to this message before the 10 festival days – simply write an e-mail with your 3 teams that would be most suitable for you. Of course, you will be assigned just to one of them. We remind you that our most important working days, in other words the concert days, are 28.06-1.07.

We also ask you to pay the enrollment fee if you have not done it yet. The ones who have already paid will have precedence in the selection of workshifts
If you had any organizational questions, let us know by e-mail. We would like all of us to come ready for enjoying the music, working, meeting friends, camping and doing everything a happy festival paricipant does.
By the way, we have bought coconut oil for cooking. You like it, don’t you?

Roskilde 2017 Novaĵletero #1

Dankon pro ĉiuj ĝisnunaj aliĝoj!

 

Ĉi-jare ni jam scias, ke ni devas prizorgi la pordegon 19.

Tiuj, kiuj partoprenis pasintjare, jam konas la laboron.

Estas facila laboro – ni devas kontroli la homojn, kiam ili eniros la festivalejon. Kaj samtempe ni devas iomete gvidi la trafikon.

 

Ni bezonas ĉirkaŭ 70 homojn.

Ĝuste nun ni estas 29 homoj el kiuj 26 estas Esperanto-parolantoj!

Jen la aktuala listo de aliĝintoj.

Ni deziras, ke ĉi-jare Esperanto estu la ĉeflingvo – do invitu viajn amikojn.

Informu ilin en Fejsbuko, Guglo+, Instagramo kaj aliaj sociaj retoj per la ligilo: http://roskildefestivalo.dk/

Denove ni faras instruadon al novuloj, por ke ili lernu Esperanton.

Do vi estas bonvena inviti homojn, kiuj ŝatus eklerni Esperanton.

La instruado okazos dum la antaŭtagmezo.

Kiel ion novan, ni planas fari aktivaĵojn por ni kune dum la posttagmezoj/vesperoj, antaŭ la muzikaj tagoj.

Ne hezitu kontakti nin, se vi ankoraŭ havas demandojn. Ĉiujn plej gravajn informojn vi trovos en
http://roskildefestivalo.dk/.

Rokume

La Roskilda Teamo

Roskilde 2016 – Dankon! // Tak! // Thanks! [EO] [DK] [UK]

Saluton gekaraj partoprenantoj de Roskilde 2016 🙂

Dankegon por partoprenado de Roskilde 2016!

Por ni, la organizado estis multe pli agrabla ol kutime 😀 – Ne tro da streĉo kaj multegaj bonaj spertoj kaj helpo de la tuta teamo.  Nu, certe bedaŭrinde estis ankaŭ problemetoj, sed la bonaj memoraĵoj facile ilin dronigas.

Ĉi tie estas nia komuna fotoalbumo, kaj vi tre bonvenas uzi ĝin por diskonigi viajn belajn memorojn kiujn vi sukcesis foti dum la Roskilde Festivalo 😉  http://bit.ly/292ZFpb

Ni finis repagi la deponmonon al ĉiuj kiu tion pagis al ni.  Se vi ne rehavis viajn monon, povas esti ĉar vi maltrafis vian lastan deĵoron kaj ni ofertis la deponmonon al aliulo por kovri la truon post vi.  Grandan dankon al ĉiuj kiu helpis kovri por ni 🙂 … Se ni eraris bonvolu kontakti nin kaj ni solvos.

Ankaŭ grandan dankon por ĉiuj el vi kiu bazeje multe helpis! Pro vi ni sukcesis havi tre bonan etoson, dankon pro tio! Ni tion tre ĝuis.

Jam nun ni planas fari saman taskon por la venonta jaro – Do tiel ni frue informu vin ke eblas ankaŭ en 2017 partopreni kun ni, kaj ke ni nun havas pli da spertoj en ĝuste tia deĵoro kaj tial povas eĉ pli bone estri en la onta jaro.

Ni vere esperas ke vi ŝatus partopreni kun ni denove venontan jaron!

Kim promesis sendi ligilojn al kie oni povas lerni Esperanton. Jen ili:
Lernu.net http://lernu.net/eo
Duolingo https://www.duolingo.com/comment/1278664

Mazi en Gondolando https://www.youtube.com/watch?v=mWbyXVSiCxw
Pasporto al la tuta mondo https://www.youtube.com/watch?v=sVyut5BV3kE
Saluton autodidakte http://kursosaluton.org/

Elkore salutas la dankema roskilda organiza teamo!

—————- Dansk ———————

Hej kære Roskilde 2016 deltager med esperanto holdet.

Tak for et fantastisk år!

For os som organiserede var 2016 et godt år, ikke for meget stress og masser af hjælp fra hele holdet. Tak for det!

Selvfølgelig var der også udfordringer og tidspunkter det var sværere end andre at holde humøret højt, men overall drukner det klart i alle de mange gode oplevelser. Her er linket til vores fælles fotoalbum du gerne må uploade alt du gerne vil dele fra roskilde til, vi håber mange af jer vil bruge og nyde det: http://bit.ly/292ZFpb

Vi har betalt depositum tilbage til alle nu, hvis du ikke har fået dine penge eller dele af disse kan det skyldes at du missede dit sidste arbejdspas og vi derfor tilbød hele eller dele af dit depositum til dem som kunne og ville tage pladsen for os – Tak til jer som gjore dette så ikke vi som organiserer var nød til at stå der selv. … Hvis du er uenig i tilbagebetaling osv. Så kontakt os gerne.

Desuden vil vi lige viderebringe en særlig tak til jer som tog lederansvar i porten – På grund af jer er vi som organiserer også kommet til koncerter – Det var fedt, tak for det!

Allerede nu kan vi informere om at vi i 2017 planlægger at have samme opgave, og så vil vi være betydeligt bedre klædt på til at håndtere lederdelen af det hele,

Vi håber meget du vil overveje at deltage med os igen næste år 🙂

Kim lovede at sende links til hvor man kan lære mere esperanto. Her er de:
Lernu.net http://lernu.net/da
Duolingo https://www.duolingo.com/comment/1278664

Mazi en Gondolando https://www.youtube.com/watch?v=mWbyXVSiCxw
Pasporto al la tuta mondo https://www.youtube.com/watch?v=sVyut5BV3kE
Saluton autodidakte http://kursosaluton.org/

Tak og buk – Esperantoholdet

————————————– English ————————————–

Hello dear partycipitants of Roskilde 2016 with the Esperanto team.

First and foremost: Thank you for your participation! It was great to have you! 😀

As organizer this year was great! Not too much stress and lots of support all over the board! Wonderfull!

Of cause there were challenges like rough weather and crazy danes – However we hope that the good memories will drown out the bad ones by far for all of us. To remember the festival please upload all you wish to share with us all to our common foto album, and thus relive the crazy party again 😀 …here is the link:  http://bit.ly/292ZFpb

We have finished re-paying the deposit money – If you haven’t had your money back it is most likely because you missed your last skip and we offered it to another partycipant as compensation for taking an extra skip – thanks to all of you who were willing to do this! – Otherwise it may be a mistake, if you think so please mail us and we will re-consult our work schedules and the books to get everything straightened out!

Furthermore we would like to thank all those of you who stayed afterwards helping out and also all of you who helped with the work in the base – Together we rock! Thanks guys!

Already now we will inform you that we plan taking the same job next year, and we will thus be better prepared by then, as we know the task way better.

We sincerely hope that you will join us again in 2017.

Kim, who teaches in Esperanto, promised to send some links to where you can learn Esperanto. Here they are:
Lernu.net http://lernu.net/en
Duolingo https://www.duolingo.com/comment/1278664

Mazi en Gondolando https://www.youtube.com/watch?v=mWbyXVSiCxw
Pasporto al la tuta mondo https://www.youtube.com/watch?v=sVyut5BV3kE
Saluton autodidakte http://kursosaluton.org/

The thankful Esperanto team!

La Pordego 19 ĉe la malfermo