Novaĵletero #2 RF 2023

Karaj!

Venis majo, multaj feriumas pro Tago de la Laboristaro, dume en Roskilde brilas suno, ĉio verdiĝas kaj disfloras floroj. 🌞

Ankaŭ nia preparado al Roskilde Festivalo 2023 iras en bona direkto! Legu kaj sekvu la gravajn informojn, por ke ni povu jam post malpli ol 2 monatoj kune ĝui la feston. 😊

Gravaj informoj:

  1. Elektu la deĵorojn

La koncerta horaro estas jam publika – kaj ankaŭ nia deĵorplano estas preta! Jen instrukcio por elekto de deĵoroj paŝo post paŝo.  Ĉar vi estas unu de la fruaj aliĝintoj, vi havas multe da elektebloj. Ne hezitu elekti viajn prioritatajn deĵorojn ĝis la aliaj okupos ilin! Kompreneble, eblos poste negocii interŝanĝon, se ĉiuj konsentos je ĝi.

  1. Mendu lokon en la volontula tendaro (se vi volas):
  1. Vi ne bezonas pagi deponmonon

Ni decidis ĉi-jare tamen rezigni pri ĝi por faciligi la aliĝadon. Tiuj, kiuj jam pagis (dankon, ni scias, ke ni povas kalkuli je vi!), rehavos la monon en la venontaj tagoj.

  1. Kontrolu aktualajn informoj

Jen aktualigita Informa pako 2023 kun ĉiuj necesaj informoj, ligiloj, ktp. Por certeco, trarigardu, ĉu vi trairis ĉiujn necesajn paŝojn.

  1. Pripensu alvenon kun karavano: 

Ni planas buskaravanon al Roskilde de orienta Pollando tra Germanio (legu pri tio en Novaĵletero #1). 

Aperis ankaŭ ideo komune reveturi post la festivalo de Roskilde al Nederlando. Se troviĝos pliaj interesitoj por tiu direkto, ni pripensos, kiel ni povus subteni tiun veturon.

Se vi interesiĝas pri iu ajn el tiuj direktoj, skribu de kie vi ŝatus iri karavane en la kampo ‘Rimarkoj’ de la aliĝilo aŭ kontaktu Wojtek de la organiza teamo (ĉu en nia Telegram-babilejo, ĉu retpoŝte ĉe wojciech.oreszczuk@gmail.com)

Ĝis baldaŭ!

Rokume,

Via Roskilde Esperanto-Teamo

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s