Novaĵletero #1 RF 2023

NUR 10 SEMAJNOJ ĜIS NIA (RE)VIDO!

ĉu vi ekscitiĝas?

La organiza teamo de Roskilde-Esperanto volontularo jam kalkulas restantajn tagojn kaj senlace laboras por prepari ĉion por kuna amuziĝo. Senprokraste – ni prezentas al vi novaĵojn:

  • plej grave – la aliĝformularo estas daŭre malfermita kaj atendas vin plenumi ĝin! por ekscii pri detaloj de aliĝo kaj partopreno (resume: ili restas principe samaj kiel dum pasintaj jaroj ;), kontrolu en la
    INFORMA PAKO  (aktualigota) kun ĉiuj informoj 
  • ni desegnas novajn t-ĉemizojn por Roskilde-Esperanto teamo!
    Aliĝu antaŭ la FINO de aprilo kaj ricevu senpagan mojosan t-ĉemizon! Por aliaj ĝi estos aĉetebla malmultekoste dum la festivalo. Projekton de ĝi rigardu sube (detaloj kaj la koloro povas ankoraŭ ŝanĝiĝi 😉
  • kio atendos vin dum ĉi-jaraj festivalaj scenejoj? multaj steluloj jam estas anoncitaj (interalie Lil Nas X, Blur, Rosalía, Queens of the Stone Age). Plenan liston de ĝisnune anoncitaj artistoj kaj aliaj aktivaĵoj trovu ĉe oficiala retpaĝo de Roskilde festivalo
  • Ni vojaĝu kune! Ĉi jare ni planas organizi karavano(j)n por atingi la festivalejon kune, agrable kaj malmultekoste. Disponeblos 9-seĝaj busetoj, kiuj povos transporti nin el Pollando, tra Germanio kaj Danio surloken – detala itinero kaj kosto tre dependas de kvanto kaj loĝlokoj de karavanemuloj, ankaŭ de vi! Se vi interesiĝas pri tia tansportopcio, skribu de kie vi ŝatus iri karavane en la kampo ‘Rimarkoj’ de la aliĝilo aŭ kontaktu Wojtek de la organiza teamo(ĉu en nia Telegram-babilejo, ĉu retpoŝte roskildefestivalo@gmail.com).
  • se vi ankoraŭ ne faris tion, nepre aliĝu al nia babilejo ĉe Telegram – tie vi povas libere babili kun aliaj teamanoj, starigi demandojn kaj kontakti la organizantojn antaŭ, dum kaj post la festivalo.
  • Memoroj de Roskilde 2022 – se vi volas rememoriĝi pasintjaran festivalon, vi povas rigardi brilan filmeton de GabinEO, aŭdi raporton de Gosia en podkasto Varsovia Vento kaj spekti fotojn kolektitajn en albumo de Wojtek. Se vi ŝatus rakonti al geamikoj pri Roskildefestivalo kaj instigi ilin veni kun vi, montru al ili tiun ĉi prezenton!
  • kadre de niaj modesta financa buĝeto, ni tamen fiere sukcesas subteni iniciatojn kaj komunumojn en bezono: ni donacis parton de ŝparita mono al ukrainaj Esperantistoj kaj pruntedonis monon por organizado de Junulara Esperanto-Semajno.

Ĝis baldaŭa revido!

Organizantoj de Roskilde-Esperanto teamo

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s