INFORMA PAKO (EO)

Roskilde 2022 kun Esperanto-teamo

Se vi estas unu el la:

FRUAJ ALIĜINTOJ (DE ANTAŬ JUNIO)

  • certiĝu, ke vi trairis ĉiujn paŝojn el la suba listo. Se ĉio klaras kaj ni jam respondis al viaj demandoj, gratulon! Vi ne devas fari ion ajn novan, simple antendu sekvajn novaĵojn. 😉 Se viaj planoj ankoraŭ iel ajn ŝanĝiĝus, ne hezitu kontakti nin.

ALIĜINTOJ DE JUNIO

  • sekvu la paŝojn de la listo por sukcese aliĝi al la teamo

Listo de farendaĵoj

  1. Plani viajn alvenon kaj forveturon (helpilon pri gravaj datoj vi trovos sube),
  2. Pagi la deponmonon (ĝiru prefere per Paypal al roskildefestivalo@gmail.com),
  3. Ensaluti / krei konton en la datumbazo por volontuloj (People-vol.),
  4. En tiu profilo mendi tranoktadon en la volontula tendaro (se vi volas) per alklako de „order volunteer camping”
    (ĝi estas senpaga, krom la kazo ke vi ne venos (kaj antaŭe ne malmendos ĝin),
  5. Kontroli la koncertan planon,
  6. Elekti deĵorojn (uzu jenan helpilon),
  7. Kontroli la provizoran programon
    (ĉiuj rajtas libere aldoni siajn rimarkojn en la kolumno „O” (alvenhoro, koncertaj deziroj, ktp.).
  8. Inviti viajn amikojn al Roskilde,
  9. Resti mojosa! 😀

Gravaj datoj

21.06 – ekde tiu tago eblas veni por helpi pri starigado de la tendaro kaj bazejo – helpo bonvena 🙂

25.06 – la festivalo oficiale komenciĝas kaj malfermiĝas por la publiko; iomete da preparlaboro

26-28.06 – „malgrandaj” koncertoj kaj aktivaĵoj

28.06 – instruado pri kiel deĵori – DEVIGA PARTOPRENO*

29.06-02.07 – tagoj grandaj koncertoj = niaj labortagoj – DEVIGA PARTOPRENO*

3.07-05.07 – pakado de la tendaro kaj bazejo – helpo bonvena 🙂

* se vi, pro ia ajn kialo, ne povas plene partopreni en tiuj tagoj, sciigu nin, kaj ni diksutos pri solvo

La etan esperanto-kurson ni faros ĉiutage (laŭ intereso) ekde la 25-a de junio ĉirkaŭ la 10-12 horoj. Pli da detaloj sekvos en la provizora programo.

Biletoj por volontuloj, brakbendoj

Informoj venos baldaŭ!

Komenti