Karaj,
Sekve de nia decido subteni ukrainiajn esperantistojn, ni jam kontaktiĝis rekte kun ili kaj sendis ĉi-semajne la unuajn 1 000 EUR de apogo, ĉar ni kalkulas je minimume 20 esperantistoj ĉe Roskilde! Sed la kolektado ne estas finita. ☺ Kelkaj el vi demandis, kiel ankoraŭ oni povas kontribui al nia iniciato. Krom venigi pli da viaj esperanto-amikoj al Roskilde kaj diskonigi la informon 😉 vi povas ankaŭ ĝiri al ni kroman monon per Paypal, kiun ni poste rekte transdonos, aŭ apogi la monkolekton de UEA kaj TEJO kiu kunlaboras kun la sama grupo de esperantistoj de UkrEA.
Laŭ ĉiuj signoj, ĉi-jara 50a jubilea Roskilde estos granda, gaja, freneza festivalo de muziko kaj amikeco – kaj bonegaj koncertoj ☺. Krome, nia tasko ĉi jare estos eĉ pli facila – ŝajnas ke ni devos ĉefe bonvenigi kaj nur bezonas vidi ke estas brakbendo, sed ne bezonos kontroli homojn tre zorge. Nia bazejo estos la sama bonega loko, tre proksime al la volontula tendaro.
Por kompletigi vian partoprenon, legu pri kio ankoraŭ estas farenda.
Gravaj organizaj informoj:
- deponmono de 30 € – se vi ankoraŭ ne sendis ĝin al ni, faru tion nun por validigi vian partoprenon (ĝiru prefere per Paypal al roskildefestivalo@gmail.com),
- profilo ĉe People-vol. – kreu profilon en la oficiala festivala bazo aŭ ensalutu en ĝi, se vi jam havas.
- mendu la tranoktadon en la volontula tendaro (se vi volas):
ensalutu en via profilo ĉe Peole-vol., klaku „Åbn din profil” kaj dekstre sube klaku la butonon ”Bestil/Order Volunteer Camping”,
La volontula tendaro estas senpaga, krom la kazo ke vi ne venos (kaj antaŭe ne malmendos ĝin).
Se vi havas ajnan demandon, ne hezitu skribi al ni! Ni plej ofte respondas tuj dum la sama tago. ☺
Kore via
Roskilde Esperanto-teamo