Festu en Roskilde, kaj subtenu Ukrainion!

La esperanta grupo de Roskilde Festivalo promesas donaci minimume 50 EUR al ukrainiaj esperantistoj por ĉiu esperantisto, kiu partoprenos en la festivalo deĵorante kun ni!

Karaj!

Aliĝante nian grupon al la volontula laboro ĉi-jare, ni estis plenaj je optimismo, ĉar ni kune bonorde transsaltis la grandan virusan obstaklon. Kiam ni pretigis lokon por vi ĉiuj, ni havis antaŭ niaj okuloj denove gajan feston, plenan je muziko kaj rido.

Sed jen komenciĝis la invado de Rusio al Ukrainio. Ĝi ĵetis ombron al ĉia homa feliĉo, plenigis la kapojn per tristaj pensoj. Tial eĉ se ni venos al Roskilde por festi, regajni la longe sopiratan senton de proksimeco kun aliuloj, ni ne povos ne pensi samtempe pri niaj amikoj de Ukrainio, kiuj suferos pro profundaj perdoj en sia lando, sendepende de la rezulto de la milito.

Pro tio ni unuanime faris nian decidon subteni ukrainajn esperantistojn. Post la festivalo ni esploros, helpe de ukrainaj movadanoj, ĉe kiu estos plej grandaj bezonoj.

La kontribuo dependas do ankaŭ de vi. La teamo ne estos sama sen vi.

Do ek! Se vi ankoraŭ ne aliĝis, ni bonokore invitas vin fari tion ĉi-tie:

Kaj jen la plena listo de koncertoj kun taga harmonogramo:

https://www.roskilde-festival.dk/en/line-up/

Restu sekura

via Roskilde Esperanto-teamo

3 pensoj pri “Festu en Roskilde, kaj subtenu Ukrainion!

  1. Saluton kara teamo de la Roskilde Festivalo!

    Domagxe mi cxi jare ne povos partopreni, cxar mi devos labori.
    Mi volas subteni miajn ukrainiajn geamikojn.
    Cxu vi havas IBAN aux ion konton por mi al kio mi povas gxiri monon?

    Korajn salutojn el pluvega Hamburgo!
    Jan Christof

    Ŝati

    1. Hej Jan!

      Nia IBAN kontonumero estas DK1684010001557778 kaj nia SWIFT-adreso/BIC estas: MEKUDK21. La kontoposedanto estas mi (Jacob Nordfalk), sed tiu konto estas ekskluzive uzata por Roskilde Festivalo.

      Alia maniero estas per PayPal al la adreso roskildefestivalo@gmail.com. Dum ĝirado vi elektu la eblon “privata transfero”, kiel por amikoj.

      Alternative, vi povus uzi la helpo-servon de UEA kaj TEJO responde al la milito en Ukrainio. Vidu pli ĉi tie: https://uea.org/aktuale/komunikoj/2022/Helpo-servo-de-UEA-kaj-TEJO-responde-al-la-milito-en-Ukrainio

      Kore,
      Jacob

      Ŝati

Komenti