Kiel vi? 🙂 Grandan dankon, ke vi estis parto de nia teamo en la pasinteco. Ĝuste pro tio ni skribas al vi, ĉar…. la Roskilde Festivalo okazos denove!
Dato (tuta festivalo):
30.06-8.07.2018 (sed vi povas alveni jam ekde la 23a de junio)
4-7.07.2018 (de merkredo ĝis sabato nokte)
Eĉ se vi ne povos partopreni la tutan festivalperiodon vi estas same bonvena, simple elektu viajn disponeblajn tagojn en la aliĝilo. Ni provos fari la deĵorplanon al viaj bezonoj. Se vi volas alveni antaŭ la festivalo aŭ resti ankoraŭ post ĝi, sciigu nin, tio eblas (kaj utilas por la teamo!).
Labortipo
Sama aŭ analoga al la pasintjara kaj antaŭpasintjara:
– kontrolado de brakbendoj, veturpermesiloj (faciligo: sen korpotraserĉado),
– ni laboros teame en la sama loko = granda komforto,
– plej verŝajne ĉiu deĵoros 3-foje po ĉ. 8-9 horoj – ankoraŭ klarigenda.
Atentu! Pro eksteraj kialoj, ĉi-jare la nombro de niaj laborlokoj estas iomete pli limigita ol pasintjare – do ne prokrastu la aliĝon ĝis la lasta momento, se vi volas okupi la plej konvenajn deĵortempojn!
Loĝigo kaj manĝigo
Kiel kutime:
– loĝloko en la luksa tendaro kostas 32 € pagendaj per Paypal,
– manĝoj (veganaj propramane kuirataj): senpage.
Do… ĉu vi jam ekemis denove partopreni kaj festi kun ni ĉi-somere?
Ni atendas ĉian ajn informon de vi: ĉu aliĝon, ĉu demandon, ĉu salutmesaĝon. 🙂
Kore via
Roskilde Esperanto-Teamo
Rapidaj ligiloj:
Nia retpaĝo
Aliĝformularo
Facebook-evento
Presebla / distranĉebla flugfolio por disdoni inter viaj amikoj
Retpaĝo de Roskilde Festival