Roskilde#16!

Saluton karaj partoprenantoj de la pasinta Roskilde Festivalo!

Ankaŭ ĉi jare – la deka sinsekve! – ni kune festas kaj volontulas ĉe Roskilde. La partopreno en la festivalo inkluzive la manĝon kompreneble senpagas krom la antuaŭpago je 27 eŭroj, kiun ni aŭ repagos aŭ ni uzos por pagi pli “luksan” tendumadon – malbrua kaj apud duŝejoj kun varma akvo.

Do, aliĝu ĉi tie: www.roskildefestivalo.dk/aligxilo.  Ne forgesu antaŭpagi  🙂

Ĉi-jara tasko estas ĉefe ĉe la Pordego 19, tie ni havos la grandan avantaĵon deĵori kune en granda grupo.  Ĝi estas la plej malgranda el la grandegaj enirejoj de la Okcidenta tendaro al la sceneja (ena) festivalejo.  Ankaŭ estas du etaj laborlokoj rilate al la pordego, tie temas pri gvidi la festivalanojn al la piediranta flanko de la strato.

Ĉe Pordego 19 ni kontrolos la homojn kiu eniras tra tiu pordo (brakbendo, boteloj kaj sakoj).  Do la laboro estas sufiĉe trankvila kaj pura, kompare al la deĵoro en la tendaro, kiun ni havis pasintjare  😉

Ĉar la taskoj rilatas al la koncerta (ena) festivalejo, niaj deĵoroj okazos inter mardo la 28a junio kaj dimanĉo la 3a julio.  Tamen, ni pretas ekfesti je la komenco de la festivalo kaj esperas, ke vi ja povas veni al ni ekde sabato la 25a de junio kaj resti ĝis la 4a de julio.

La ĉi-jara teamo konsistos el 65 personoj; la deĵoro konsistos el 3 oble 9 horoj dum la densa muzikperiodo.

Nove, ni translokigos nian bazon al la okcidenta flanko de la festivalo, apud la granda ventoturbino.  Tiel ni atingas havi bazon, dormejon kaj laborlokon ĉiuj en la sama flanko de la festivalo kaj relative proksime unu de la alia.  Pli, eblas trankvile kaj facile piediri inter ĉiuj lokoj – kaj la koncertoj – tra la strato Darupvej, kiu ne apartenas al la tendaro.

Kiel ĉiam, ni respondecas pri manĝado, kaj ni aĉetos bonkvalitajn ingredientojn por kuiri bongustan manĝon.  Ĉiuj bonvenas manĝi en la bazo kontraŭ helpo pri kuirado kaj purigado.  Minimume vi ĉiam purigos post vi mem kaj ankaŭ vi kelkfoje kuiros kaj purigos por ĉiuj.  La manĝon por la tuta partoprenperiodo, ni provizas senpage.

Ni tre esperas ke ankaŭ tiun ĉi jaron vi povas partopreni Roskilde Festivalon kun ni.

Ni kompreneble preferas esperantistojn en nia teamo, sed ankaŭ viaj ne-esperantaj amikoj bonvenas.

Aliĝu tuj ĉi tie: www.roskildefestivalo.dk/aligxilo. Aliĝo validas kaj vi havas certan lokon en la teamo kiam vi pagas la antaŭpagon je €27 pere de Paypal al roskildefestivalo@gmail.com.

Se vi havas demandojn ne hezitu tuj demandi ĉe roskildefestivalo@gmail.com

Elkore kaj antaŭĝojante!

La organiza teamo

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s