Roskilde Novaĵletero #4

Saluton karaj gepartoprenontoj!

(English beneath)

Roskilde festivalo jam proksimiĝas, nur 27 tagoj ĝis la malfermo 🙂 Jen la lastaj  ĝisdatigoj:
Plej grave! Tiujn kiuj ankoraŭ ne antaŭpagis 200 DKK, ni petas pagi per paypal ne pli malfrue ol la 6-a de Junio, la PayPal konto: roskildefestivalo@gmail.com.  Post tiam lokrezervon nur validos kondice de antaŭpago.

Tiuj kiuj jam pagis, baldaŭ povos elekti la deĵorteamon laŭ taŭga horo por trafi la preferatan koncerton. Ni jam pretigas la deĵorplanon, kaj la muzikprogramo de la Roskilde Festivalo pretas. Jen la ligilo al la muzikprogramo: Roskilde-festival-music-schedule-2015.pdf.  Rigardu la programon kaj elektu viajn plej preferitajn koncertojn.  Tre baldaŭ sekvos bultenon kun la preta deĵorhoraro kaj tiam vi elektu vian deĵorgrupon.

Se vi jam antaŭpagis, rapidiĝu por mendi vian vojaĝon (krom se vi vojaĝas petveture).  Pro la organizado de deĵoroj kaj pro ke vi ne deĵoru ĉiotage, bonvolu alveni ne pli malfrue ol la lundo la 29-a de Junio.  Se vi tutcerte ne kapablas fari tion, skribu al ni antaŭ ol mendi vojaĝbiletojn.

Laŭ la kontrakto kun la festivalo, ni havas 46 lokojn por esperantistoj (kaj komencantoj) kaj por 46 danparolantoj.  Ĝis nun aliĝis 65 esperantistoj/komencantoj kaj 7 danoj, tamen antaŭpagis nur 26 homoj.

Prepariĝu por la ŝanĝiĝema somera dana vetero. Dum tago povas esti varmege kun brila suno, sed nokte povas esti ĝis nur 8 gradoj. Ankaŭ povas okazi pluvego… Do ni proponas kelkajn aferojn kiuj helpos havi bonan feston dum la festivalo:

– Varmaj vestaĵoj
– Pluvkostumo (Akvorezista jako, se vi havas, ankaŭ akvorezistaj pantalonoj)
– Pluvbotoj
– Dormosako
– Lampo, laŭeble fiksebla sur la kapo
– Naĝkostumo (krom se vi preferas naĝi nude)
– Sunokulvitroj
– Sunkremo
– Tendo – se vi volas privatecon (ni havas grupajn tendojn laŭbezone)

Se vi havas demandon, ne hezitu kontakti nin!

Elkore,
La organiza teamo.

ENGLISH:
Please pay the sign-up fee of 200 dkk by PayPal account to roskildefestivalo@gmail.com no later than June 6, or your reservation will be forfeit.

Kind regards the Esperanto team!

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s