Roskilde Novaĵletero #1

Saluton karaj partoprenontoj de Roskilde 2015!

Aliĝo, deĵorado kaj taskoj
Ni povas konfirmi, ke ni certe havos lokon por almenaŭ 50 homoj ĉi-jare. Probable la tasko situos ie en la publikaj lokoj, aŭ en la tendaro aŭ ĉe pordoj. Sed la realo de la festivalo ofte trapasas la imagpovon de la organizantoj, do ni atendas vidi kion ofertos la festivalo al ni…  Ĉiam malfacilas scii ekzakte pri kio ni deĵoros kaj por kiom da homoj ni havos lokon.  Tial – aliĝu nun kaj ne hezitu diri al viaj amikoj fari same!

Fakte ni jam havis oferton pri estri grandan redonbudon – simile al tasko kiu ni havis kelkaj jaroj antaŭe, sed en alia loko.  La redonbudo akceptas de homoj maplenajn ladskatolojn kaj repagas monon. Ni decidis, kiel teamo ne havi tiun laboron, ĉar ni taksis ĝin iom brua, laciga kaj malpura. Estas multaj eblecoj por deĵori kaj ni fidas ke ni povas havi tre bonajn deĵorojn kiel pasinta jaro ĉe Game City.

Nuntempe ni estas serĉantaj deĵoron, dum kio ni povas labori kune en grandaj teamoj, por ankaŭ praktiki nian karan lingvon deĵorante.

Ĝis nun en la teamo estas pli aŭ malpli 30 homoj, kiu montris emon partopreni. Kiel pasintaj jaroj, ni bezonos konfirmon pri via partopreno.

Estas kelkaj ŝanĝoj ĉi jare:

Unue, ni decidis loĝi pli lukse ol antaŭe. Ni loĝos en speciala tendejo por volontuloj, kun aliro al elektro kaj varmaj duŝoj. Pli, ĝi estas relativa silenta zono, kio gravas por bone dormi dum tiu freneza festo 🙂

La volontula tendejo kostas iom da mono, DDK200 aŭ ca. €24. Ni petas tion sumon kiel antaŭpago – kaj por kovri la elspezon pri la loko en tio tendejo kaj por ĝuste aliĝi la teamon.

Kial ni bezonas ĉi-jare antaŭpagon? Ĉar ni kiel organizantoj dum la jaroj spertis multe da problemoj pri homoj kiuj anoncis sin, sed malanoncis lastmomente aŭ simple ne alvenis. Kaj tio kaŭzis ĉagrenon kaj por la organizantoj kaj por aliaj partoprenantoj kio devis aliĝi atendliston unue. La antaŭpago funkcios kiel garantimono de via alveno; post la 1a junio, en kazo de via ne alveno ne redoneblas.  Via propra aliĝo validas kiam ni ricevis la antaŭpagon kaj vi tiel certos havi lokon en la teamo.

Se vi partoprenos la festivalon, sed tamen ne emas loĝi en luksa tendejo – bonvolu informu nin tuj, prefereble ne pli malfrue ol la 1a majo kaj ni redonos la antaŭpagon je via alveno ĉe la festivalo. Kaj vi memzorgas via tendumadon.

Por estri la antaŭpagojn, ni uzos PayPal. Baldaŭ sekvos novaĵletero #2 kun informo pri pagado kaj aliaj novaĵoj.

Ni antaŭĝojas vidi vin ĉe la festivalo!

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s