Novaĵletero 2014-06-20 Manĝbudo

Esperanto Roskilde 4a novaĵletero – RESPONDO NECESA

Saluton karaj partoprenontoj,

Ni ĝojas vidi vin ĉiuj baldaŭ kun ni en Roskilde! Jam post iom pli ol unu semajno la festivalo komenciĝos, kaj ĉi tie venas kelkaj gravaj informoj. Vi laboros en nia manĝobudo, kaj havos tri deĵorojn de 8 horoj ekde mardo la 1-a ĝis lundo la 7-a de julio. Ni havas sufiĉajn komunajn tendojn kaj dormsakojn por tiuj, kiuj petis, sed se vi volas privatecon, kunportu vian propran tendon.

La lingvo en la budo estas ESPERANTO. Se vi ne bone parolas Esperanton vi povos sekvi la kurson de ESPERANTO, ĉiu mateno, de la 10a ĝis la 12a horo.

Alkroĉita vi trovos la laborplanon por 2014. En la budo estos 7 teamoj kun po 4 homoj. Skribu en via respondo *ĝis dimanĉo*, kiujn 3 teamojn vi preferas, kaj nepre skribu, kiuj tutcerte ne eblos por vi, ĉar vi ne ĉeestos en tiu tempo.

SE VI NE RESPONDAS, VI NE HAVOS LOKON. Ĉi tie vi povas vidi, kiam viaj plej ŝatataj muzikistoj ludos: http://roskilde-festival.dk/music/band_schedule/

Skribu ankaŭ, je kiuj tago kaj horo vi planas alveni kaj foriri ĉe la festivalo. Post via alveno al Roskilde iru al la bushaltejo ĉe enirejo EAST, kaj telefonu al +45 5258 9995. Poste iu de la organiza teamo renkontos vin kaj post subskribo de kontrakto (ankaŭ alkroĉita) donos al vi brakbendon. Se vi malfruas, se io okazas, se vi havas urĝan demandon en la lasta momento, telefonu al +45 5258 9995.

Pakaĵlisto: Varmaj vestaĵoj Pluvkostumo Pluvbotoj Dormsako Lampo, laŭeble fiksebla sur la kapo Naĝkostumo (krom se vi preferas naĝi nude) Sunokulvitroj Sunkremo Tendo – se vi volas privatecon (ni havas grupajn tendojn laŭbezone) Bona humoro!

Ĝis baldaŭ!

Supirante – la organiza teamo

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s